Message-Id: <199208141258.AA00394@munagin.ee.mu.OZ.AU> To: Mauro.Tauzzi@f608.n333.z2.fidonet.org From: nsn@ee.mu.oz.au Subject: Lojxban kaj ceteraj planlingvoj Date: Fri, 14 Aug 92 22:58:46 +1000 Content-Length: 807 Lines: 14 Kara samideano, mi ricevis kopie de Bob LeChevalier vian leteron esprimantan scivolemon pri lojxban kaj aliaj planlingvoj; LeChevalier kopiigis la leteron al mi, pro ke li mem ne konas Esperanton :) En cxia kazo, mi scivolas kaj Esperanton (kiel vi probable jxus konstatas :) , kaj lojxbanon (pli-malpli --- sed cxiam temas pri "pli-malpli" cxe lingvo tiel kompleksa, kiel lojxban :) --- kaj mi havas intereson en unu-du aliaj planlingvoj. Mi estas preta respondi al eventualaj viaj demandoj, kaj rekomendas ke, kiel enkondukon, vi legu la lojxban- brosxuron, kiun mi kaj kolego Mark Shoulson enesperantigis (gxi haveblas de la Planlingva servilo --- sendu mesaxgon "send lojban lojbroch-e-o.tex" al adreso langserv@hebrew.cc.columbia.edu. Mi esperas, ke vi trovos Lojxbanon bona distro :), kaj salutas