From nsn Sat Mar 6 22:55:28 2010 From: nsn (Nick Nicholas) Subject: Re: Lo^jbano To: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk Date: Wed, 10 Mar 1993 16:52:53 +1000 (EST) Cc: nsn (Nick Nicholas) Mime-Version: 1.0 X-Mozilla-Status: 0011 Message-ID: >Kiel fartas Lo^jbano? Nu, gxi plu ekzistas ;) Oni planas eldoni la unuajn librojn cxi-jare, do la 'Centralo' okupigxas pri redaktado; ankaux la gazeton oni eldonos denun regule. La komputilreta aktivado pri la lingvo versxajne iom moderigxas; oni jam de la lasta jaro ne prezentis novajn tekstojn en la Listo; ankaux la teknikaj diskutoj ne same ardas kiel en la estinto. Novajxgrupo pri Lojxban probable ne ekestos gxis elvenos la libroj; oni opinias, ke necesas ducento da list-abonantoj, pravigi novajxgrupigxon, kaj la aktuala abonantaro restas stabile je cento. Koncizan liston oni plurfoje proponis, kaj min surprizas, ke Lojxbab, kiu mem gxin pridiskutis, ne efektivigis gxis nun. Mi reproponis la aferon hieraux per la listo. Momenton senpretende paseman mi retenis kaj # [Victor Sadler, _Memkritiko_ 90] kultis kvazaux & (NICK NICHOLAS. Melbourne. senhorlogxan elizeon # Australia. IRC: nicxjo. (Dume: & nsn@munagin.ee.mu.oz.au .)