Date: Sun, 8 Aug 93 19:07:22 EDT From: jorge@phyast.pitt.edu (Jorge LLambias) Message-Id: <9308082307.AA28435@minerva.phyast.pitt.edu> To: nsn@mullian.ee.mu.oz.au, jorge@phyast.pitt.edu Subject: Re: jvoste state of affairs X-Mozilla-Status: 0010 Nicxjo! Interesega artikolo. Mi multe lernis, kaj nun mi kredas kompreni iom pli bone la ideon de la kunmetajxoj en lojxbano. Mi faros kelkajn komentojn, kiujn vi ne prenu kiel kritikojn. Mi kutimas legi tiaspecan artikolon el ekstreme kontrauxstara vidpunkto, do principe mi malkonsentas je cxiu frazo kiun mi legas, post relegado mi eble agnoskas iometan pravon, sed malvolante :-). La plejparto de miaj komentoj ignorindas, kaj tre versxajne mi miskomprenis kelkajn aferojn, sed espereble io el kio sekvas utilos. 1- La hipotezo GDS Cxu vere cxiu lujxvo estas esprimebla per bridi-o konsistanta el gismu-oj kaj sxmavoj? Tio farus el lojxbano tre malricxan lingvon! Oni _devas_ permesi ke la lujxboj akiru nuancigitajn signifojn, cxar cxiuokaze ili ilin akiros, permesate aux ne. Mi opinias ke tiel forta hipotezo ne necesas por pravigi la ceteron de la artikolo, do mi postulus hipotezon WGDS (malfortan GDS). La signifon de la lujxvo nur proksimume oni disvolvigus al bridi-o. Tio suficxu por fiksi la ordon de la sumti-ujoj (kiun de nun mi nomas ujordon). 2- La signo "=" Vi uzas tiun signon por rilati ujojn el la komponantaj gismu-oj. Mi pensas ke la simbolo tauxgas, sed mi malkonsentas ke la tiel kunigitaj ujoj vere estas la "samo", nur proksimume. Ekzemple: {gerku zdani} -> {gekyzda} Vi diras ke tio donas: z1 gekyzda z2=g1 Sed mi pensas ke oni povus diri: ta gekyzda la burokranjon kie Burokranjo estas la nomo de testudo, kiu hazarde logxas en hundejo, cxar la familio havis hundon antaux ol testudon. Do z2=g1 tipe, sed gxi ne estas forta identigo. Tiu loko nepre estos okupita far z2, sed nur tipe far g1. Aux cxu oni ne rajtas nomi tian ejon hundejo se gxi ne estas logxata de hundo? Cxu la esprimo diras ke Burokranjo estas hundo? 3- Malgrasaj lujxvoj Mi kredas ke devas esti {si'o toltijyjvo} kaj ne {si'o toltiljvo}. Mi aplauxdas la ideon! Fakte mi sxatus pli malgrasajn gismu-ojn, sed tio estas alia afero. (Kaj tiu ideo pri {xo'e} estas bonega solvo por kelkaj tro grasaj gismu-oj.) Tamen, vi ne sekvas vian propran konsilon! c2 jdaselsku c1=l2 c3 c4 l1 Mi diras: forjxetu c4 kaj l1! Kio estas l1? Cxu la religio de la pregxanto? Cxu ne-religiulo ne povas pregxi? Cxu la religio karakterizita de la alpregxato? Cxu oni ne rajtas pregxi al io kio ne havas sian religion? Oni ne bezonas iun religion por pregxi! Kaj c4, cxu oni eble pregxos perletere? aux pertelefone? Kompreneble, oni povas tion fari, sed estas io tute neesenca. Mi havas ankoraux iom pli da komentoj, sed jam neniom pli da tempo, do mi plusekvos alitage. gxis-gxis, Jorge