[Date Prev][Date Next][Thread Prev][Thread Next][Date Index][Thread Index]

Lojxban kaj ceteraj planlingvoj



Kara samideano,

mi ricevis kopie de Bob LeChevalier vian leteron esprimantan scivolemon pri
lojxban kaj aliaj planlingvoj; LeChevalier kopiigis la leteron al mi, pro ke
li mem ne konas Esperanton :) En cxia kazo, mi scivolas kaj Esperanton (kiel
vi probable jxus konstatas :) , kaj lojxbanon (pli-malpli --- sed cxiam temas
pri "pli-malpli" cxe lingvo tiel kompleksa, kiel lojxban :) --- kaj mi havas
intereson en unu-du aliaj planlingvoj. Mi estas preta respondi al eventualaj
viaj demandoj, kaj rekomendas ke, kiel enkondukon, vi legu la lojxban-
brosxuron, kiun mi kaj kolego Mark Shoulson enesperantigis (gxi haveblas de 
la Planlingva servilo --- sendu mesaxgon "send lojban lojbroch-e-o.tex" al 
adreso langserv@hebrew.cc.columbia.edu.

Mi esperas, ke vi trovos Lojxbanon bona distro :), kaj salutas