[Date Prev][Date Next][Thread Prev][Thread Next][Date Index][Thread Index]
Re: Lo^jbano
>Kiel fartas Lo^jbano?
Nu, gxi plu ekzistas ;) Oni planas eldoni la unuajn librojn cxi-jare,
do la 'Centralo' okupigxas pri redaktado; ankaux la gazeton oni eldonos
denun regule. La komputilreta aktivado pri la lingvo versxajne iom
moderigxas; oni jam de la lasta jaro ne prezentis novajn tekstojn en
la Listo; ankaux la teknikaj diskutoj ne same ardas kiel en la estinto.
Novajxgrupo pri Lojxban probable ne ekestos gxis elvenos la libroj; oni
opinias, ke necesas ducento da list-abonantoj, pravigi novajxgrupigxon,
kaj la aktuala abonantaro restas stabile je cento.
Koncizan liston oni plurfoje proponis, kaj min surprizas, ke Lojxbab, kiu
mem gxin pridiskutis, ne efektivigis gxis nun. Mi reproponis la aferon
hieraux per la listo.
Momenton senpretende paseman mi retenis kaj # [Victor Sadler, _Memkritiko_ 90]
kultis kvazaux & (NICK NICHOLAS. Melbourne.
senhorlogxan elizeon # Australia. IRC: nicxjo.
(Dume: & nsn@munagin.ee.mu.oz.au .)