[Date Prev][Date Next][Thread Prev][Thread Next][Date Index][Thread Index]

Re: jvoste state of affairs



Nicxjo!

Interesega artikolo. Mi multe lernis, kaj nun mi kredas kompreni iom
pli bone la ideon de la kunmetajxoj en lojxbano. Mi faros kelkajn komentojn,
kiujn vi ne prenu kiel kritikojn. Mi kutimas legi tiaspecan artikolon 
el ekstreme kontrauxstara vidpunkto, do principe mi malkonsentas je cxiu
frazo kiun mi legas, post relegado mi eble agnoskas iometan pravon, sed
malvolante :-). La plejparto de miaj komentoj ignorindas, kaj tre versxajne
mi miskomprenis kelkajn aferojn, sed espereble io el kio sekvas utilos.


1- La hipotezo GDS

Cxu vere cxiu lujxvo estas esprimebla per bridi-o konsistanta el gismu-oj 
kaj sxmavoj? Tio farus el lojxbano tre malricxan lingvon! Oni _devas_
permesi ke la lujxboj akiru nuancigitajn signifojn, cxar cxiuokaze ili
ilin akiros, permesate aux ne. Mi opinias ke tiel forta hipotezo ne
necesas por pravigi la ceteron de la artikolo, do mi postulus hipotezon
WGDS (malfortan GDS). La signifon de la lujxvo nur proksimume oni 
disvolvigus al bridi-o. Tio suficxu por fiksi la ordon de la sumti-ujoj
(kiun de nun mi nomas ujordon).


2- La signo "="

Vi uzas tiun signon por rilati ujojn el la komponantaj gismu-oj. Mi 
pensas ke la simbolo tauxgas, sed mi malkonsentas ke la tiel kunigitaj
ujoj vere estas la "samo", nur proksimume.

Ekzemple: {gerku zdani} -> {gekyzda}

Vi diras ke tio donas:

	z1 gekyzda z2=g1

Sed mi pensas ke oni povus diri:

	ta gekyzda la burokranjon

kie Burokranjo estas la nomo de testudo, kiu hazarde logxas en hundejo,
cxar la familio havis hundon antaux ol testudon. Do z2=g1 tipe, sed
gxi ne estas forta identigo. Tiu loko nepre estos okupita far z2, sed
nur tipe far g1. Aux cxu oni ne rajtas nomi tian ejon hundejo se gxi ne
estas logxata de hundo? Cxu la esprimo diras ke Burokranjo estas hundo?


3- Malgrasaj lujxvoj

Mi kredas ke devas esti {si'o toltijyjvo} kaj ne {si'o toltiljvo}.
Mi aplauxdas la ideon! Fakte mi sxatus pli malgrasajn gismu-ojn, sed 
tio estas alia afero. (Kaj tiu ideo pri {xo'e} estas bonega solvo por 
kelkaj tro grasaj gismu-oj.)

Tamen, vi ne sekvas vian propran konsilon!

c2 jdaselsku c1=l2 c3 c4 l1

Mi diras: forjxetu c4 kaj l1! Kio estas l1? Cxu la religio de
la pregxanto? Cxu ne-religiulo ne povas pregxi? Cxu la religio
karakterizita de la alpregxato? Cxu oni ne rajtas pregxi al 
io kio ne havas sian religion? Oni ne bezonas iun religion por
pregxi! Kaj c4, cxu oni eble pregxos perletere? aux pertelefone?
Kompreneble, oni povas tion fari, sed estas io tute neesenca.


Mi havas ankoraux iom pli da komentoj, sed jam neniom pli da tempo, do
mi plusekvos alitage.

gxis-gxis,
Jorge